Raymond Schwartz – La diversaj aĝoj de l’homo

8 Mar

La podeu escoltar aquí: La diversaj aĝoj de l’homo – kantas J. Dinnyés

En supra ĉambro, lulo … lulo …
Anĝele dormas la etulo:
Etaĝo.

Sed baldaŭ li el dorm’ sin ŝiras
Kaj pri la bela mondo miras:
Miraĝo.

Jam ne plu side li tamburas,
Sed tra la dom’ esplore kuras:
Kuraĝo.

Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
Revenas el stratbubaj bandoj:
Bandaĝo.

Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
Knabinon ĉien sur la vojo:
Vojaĝo.

Al ŝi li donas sian nomon:
Por fondi kune novan domon:
Domaĝo.

Li tiam estas tre utila
Fortika viro, kvankam vila:
Vilaĝo.

Kaj post rapida tempopaso
Postrestas nur senviva maso:
Masaĝo.

P. S.
Ni ne apliku al Virino
Ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,
Ĉar de l’ komenco ĝis la fino
Ŝi ĉiam havas saman aĝon:
Avantaĝo:

One Response to “Raymond Schwartz – La diversaj aĝoj de l’homo”

Trackbacks/Pingbacks

  1. Raymond Schwartz – La diversaj aĝoj de l’homo | akovalj - March 16, 2013

    […] Raymond Schwartz – La diversaj aĝoj de l’homo. […]

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: